2006-09-10

Kun patra familio

Semajnfine ni estis en Hofors, por festi naskiĝtagon de farfar kun farmor, onklo Olle, onklino Anna kaj, plej grave, mia kuzino Emma! Emma jam estas granda bebo kaj mi pli kaj pli volas teni ŝin mem, forpeni ŝiajn ŝtrumpetojn kaj gantetojn ktp. Ankaŭ, mi ne ĉiam fidas ke la aliaj bone komprenas ŝian ploradon kaj do rapidigas ilin preni kaj mamnutri ŝin. Kaj kiam farmor, mama kaj mi perdiĝis en la arbaro dum fungoserĉado, mi krie vokis la kuzinon (profunde dormantan en portoŝalo ĉe sia paĉjo), kaj ili ĉiujn aliajn.

No comments: