La familio de Julia, kiu antaŭe loĝis sametaĝe kun ni, nun loĝas en la apartamento sub ni, kaj al ŝia apartamento translokiĝis la familio de Alvis (kaj Elisa). Simple, ĉu ne ;-)?
Kiel ajn, kaj Alvisa kaj Elisa sentas sin hejme ankaŭ ĉe ni, kaj ofte vizitas nin lastatempe (ja estas nur du metroj inter niaj pordoj).
|
Alvis tre ŝatas miajn ludilojn kaj ŝuojn. |
Kaj mi tre ŝatas dividi mian kaĉon kun Elisa,
|
... legi librojn al ŝi, ĵeti pilkon ktp.
|
Krome, ankaŭ niaj svedaj najbaroj de Beogrado unue retranslokiĝis al Svedio, kaj poste ene de Stokholmo al nova loko. Vidu kiom Zoey kaj Emmy kreskis intertempe!



No comments:
Post a Comment