2009-05-24

Fizika evoluo de Mio

Jen kiel proksimume evoluis Dag Mio fizike dum sia unua vivojaro:
  • 0 monatoj - povis levi kapon kaj krurojn samtempe
  • 3 monatoj - ruliĝas de ventro dorsen, kaj poste ankaŭ alidirekte
  • 5 monatoj - sidas sen subteno
  • 5,5 monatoj - rampas malantaŭen
  • 6 monatoj - sidiĝas mem
  • 6,5 monatoj - rampas antaŭen
  • 7,5 monatoj - stariĝas kun subteno
  • 8 monatoj - stariĝas sen subteno kaj staras dum momento
  • 11 monatoj - multe ekzercas stariĝadon kaj staras dum longa tempo sen subteno
  • 11 monatoj, 1 semajno - faras unuajn 2-3 paŝojn
  • 11 monatoj, 3 semajnoj - paŝas multe, apenaŭ plu rampas
  • 12 monatoj - paŝas mem ĝis unu el apudaj ludejoj, ĉ 200 m

No comments: