2009-05-30

2009-05-24

Fizika evoluo de Mio

Jen kiel proksimume evoluis Dag Mio fizike dum sia unua vivojaro:
  • 0 monatoj - povis levi kapon kaj krurojn samtempe
  • 3 monatoj - ruliĝas de ventro dorsen, kaj poste ankaŭ alidirekte
  • 5 monatoj - sidas sen subteno
  • 5,5 monatoj - rampas malantaŭen
  • 6 monatoj - sidiĝas mem
  • 6,5 monatoj - rampas antaŭen
  • 7,5 monatoj - stariĝas kun subteno
  • 8 monatoj - stariĝas sen subteno kaj staras dum momento
  • 11 monatoj - multe ekzercas stariĝadon kaj staras dum longa tempo sen subteno
  • 11 monatoj, 1 semajno - faras unuajn 2-3 paŝojn
  • 11 monatoj, 3 semajnoj - paŝas multe, apenaŭ plu rampas
  • 12 monatoj - paŝas mem ĝis unu el apudaj ludejoj, ĉ 200 m

Naskiĝtagfesto de Dag Mio

2009-05-22

Dag Mio 1-jara!

Ĉio pretas por grava tago morgaŭ
Ni festos kun Roberto kaj Antonia,
sama kompanio kiel dum la nasko :-)
Fratino venas frumatene, kantante, kun donaco kaj frandaĵoj
La naskiĝtagulo estas skeptika
Kion ili faras, ĉi tiel frumatene?
Ha, tio kio aperas elinter la paperoj impresas esti interesa
Brrrruuummm
Eble tamen ne estas tiel malbone havi naskiĝtagon
Mi gustumu unu vinberon
Mmmmm, ne malbone
Ĉu vi volas?
Pappa volas :-)
Pli da festantoj, kaj donacoj
Bongusta tagmanĝo
Promeno en pluvo

Iva grimpas sur boatojn
Mi ne ŝatas sidi ĉi tie!
Ludi sur la ŝtuparo estas pli bone
Tempo dormi, post bonega unua naskiĝtago

2009-05-17

(Re)plantado

Iva kaj Sonja dum tuta tago plantadis (florojn, spicojn, fragetojn, tomatojn, fazeolojn, terpomojn) kaj replantadis (potplantojn) sur la balkono. Iĝis tre bele! Kreskoraportoj venos.