2010-08-15

Dag Mio biciklas!

Dag Mio lernis uzi kurbiciklon. Li havas tute alian teknikon por bremsi en deklivoj ol Iva havis:
- Ŝi bremsis per konstanta premo de dekstra antaŭa ŝuparto, tenante la dekstran piedon iom malantaŭ la selo, kun faldita genuo.
- Li bremas surpaŝante rapide kaj alterne per tutaj ŝuoj, tenante ambaŭ piedojn tiel longe antaŭe kiel eblas, kun rektaj genuoj.

2010-08-14

Iva naĝas!

Ĉi-somere Iva lernis iomete naĝi. Pli ol 30 "remojn" per la brakoj ŝi povas fari, kaj ĉ. 10 metrojn senprobleme naĝi. Ŝi ankoraŭ ĉiumaniere evitas meti la vizaĝon sub la akvon, sed ne plu same ĝeniĝas se tio hazarde okazas.