2005-09-24

Semajnfinaj fotoj

2005-09-19

Baka kaj deda en Svedio!


En restoracio

Ekskurso en Hofors

Ludejo sur boato al Åland

Ni tri

2005-09-05

Iva kun praavino Gertrud

2005-09-03

Svedaj geavoj vizitis kaj fotis nin


Tri dentoj!

Kun farmor

Pripensema...

Endormiĝonte

Mi scias!

Aaaaaa, paparazzi!

Soifega...

2005-09-02

Anstataŭ fotoj

Ĉar nia fotilo jam dum du semajnoj ne funkcias, jen iom da teksta priskribo de novaĵoj:
  • Meze de julio Iva ekrampis kaj baldaŭ post tio komencis rampadi sentime ĉie, eĉ se ni ne estas tie.
  • Fine de julio ŝi komencis stariĝi, kaj nun tion faras kun facileco, eĉ paŝas duonan aŭ unu paŝon, tenante sin ĉe mebloj.
  • Ŝatata ripozpozicio estas stari sur manoj kaj piedoj, kun postaĵeto supre kaj kapo inter la brakoj.
  • Kiam Iva volas ke ni prenu ŝin, ŝi alrampas al ni kaj provas surgrimpi nin tirante vestaĵojn, aŭ ĉirkaŭiras niaj krurojn kiel kato.
  • Por montri ke ŝi ŝatus portiĝi en la portosako, ŝi rampas inter ni kaj la sako montrante ĝin.
  • Ŝi foje mansvingas "ĝis", kaj de antaŭ monato frapas manojn unu per la alia (unue ŝi malfermis nur la maldekstran manon kaj ĝin frapis per dekstra pugno, sed nun malfermas ambaŭ).
  • Ekde antaŭ kelkaj tagoj ŝi "dancas" en ritmo de muziko.
  • Plej ŝatata manĝaĵo (krom patrinlakto) estas avokado kaj rizkeksoj, krome ŝi manĝas ankaŭ iom da maiz- kaj avenkaĉo, terpomoj, persikoj, pomoj, boligita pastaĵo...
  • Iva tre ŝatas trinki ankvon, kaj ofte faras apartan sonon kiam vidas glason kun akvo. Se ni donas al ŝi glason kun malgranda truo, adaptitan por infanoj, ŝi povas trinki mem. Suĉbotelojn ni neniam uzis ĝis nun.