2006-09-22

Naskiĝtago de Julia

2006-09-11

Ŝatoj kaj malŝatoj

Mi tre ŝatas legi librojn...
aparte se mi rajtas manĝi samtempe!

Kaj mi ankaŭ ŝatas esti ekstere kiam pluvas, sed ne kiam tondras. Plia afero kiun mi ne (plu) ŝatas estas kiam oni kombas mian hararon, tial ĝi nun estas tondita - multe pli agrable! Kaj mi foje ŝatas, sed plej ofte ne, dormi en propra liteto, tuj apud la lito de la gepatroj.

2006-09-10

Kun patra familio

Semajnfine ni estis en Hofors, por festi naskiĝtagon de farfar kun farmor, onklo Olle, onklino Anna kaj, plej grave, mia kuzino Emma! Emma jam estas granda bebo kaj mi pli kaj pli volas teni ŝin mem, forpeni ŝiajn ŝtrumpetojn kaj gantetojn ktp. Ankaŭ, mi ne ĉiam fidas ke la aliaj bone komprenas ŝian ploradon kaj do rapidigas ilin preni kaj mamnutri ŝin. Kaj kiam farmor, mama kaj mi perdiĝis en la arbaro dum fungoserĉado, mi krie vokis la kuzinon (profunde dormantan en portoŝalo ĉe sia paĉjo), kaj ili ĉiujn aliajn.

2006-09-04

Kiam najbaroj translokiĝas

La familio de Julia, kiu antaŭe loĝis sametaĝe kun ni, nun loĝas en la apartamento sub ni, kaj al ŝia apartamento translokiĝis la familio de Alvis (kaj Elisa). Simple, ĉu ne ;-)?

Kiel ajn, kaj Alvisa kaj Elisa sentas sin hejme ankaŭ ĉe ni, kaj ofte vizitas nin lastatempe (ja estas nur du metroj inter niaj pordoj).

Alvis tre ŝatas miajn ludilojn kaj ŝuojn.
Kaj mi tre ŝatas dividi mian kaĉon kun Elisa,
... legi librojn al ŝi, ĵeti pilkon ktp.

Krome, ankaŭ niaj svedaj najbaroj de Beogrado unue retranslokiĝis al Svedio, kaj poste ene de Stokholmo al nova loko. Vidu kiom Zoey kaj Emmy kreskis intertempe!