2005-12-29

Kristnasko, unuaj paŝoj k.a.

Svedion kovris neĝo kaj, laŭ la promeso, mi denove skribas. Pasintsemajnfine okazis multaj aferoj - mi unue komencis stari sen apogo, poste eĉ stariĝi meze de ĉambro mem, kaj je la fino mi tediĝis kaj ankaŭ ekpaŝis. Kvin paŝojn, ne malbona komenco :-)
Krom tio, mi rimarkis ke oni ne nur povas elprenadi aferojn el kestoj kaj korboj, sed ankaŭ remeti ilin, kvankam mi ankoraŭ malofte emas fari tion. Kaj, laste sed ne malplej grave, pasis mia dua Kristnasko, kaj mi ricevis multajn donacojn, i.a. mian unuan hoke-bastonon!

2005-12-28

Mi lernis de hundoj kiel porti aĵojn enbuŝe

Kristnaska vizito al Hofors

Ni multe estis ekstere...
... eĉ kiam mi dormis
Bele vestitaj
En trajno hejmen

2005-12-22

Mmmmmm.... avokado!

2005-12-09

Mi volas eksteren!

2005-12-04

Pliaj naskiĝtagmomentoj kaj donacoj

Estas tre amuze malfermi pakaĵojn kaj disdoni paperetojn
Farfar aĉetis ĉi-pilkon antaŭ multaj jaroj, por unua genepo
Kian belan jaketon mi ricevis
Farmor kaj mi legas novan libron
Mi lerte malsupreniĝas

2005-12-03

Iva 1-jara

Pasis jam pli ol unu jaro ekde kiam mi naskiĝis, kaj mama ne plu povas diri:"Antaŭ nur jaro ŝi ankoraŭ estis en la stomako!".
Jen kio okazis dum tiu jaro:
  • mi naskiĝis je la 7.25 kaj tuj manĝis unuafoje
  • en la naskejo mi restis dum tri tagoj, kaj ni dividis ĉambron kun tri aliaj beboj kun patrinoj
  • hejme, malgraŭ tio ke estis vintro, konstante ĉirkaŭ mi estis miaj amikoj, kokcineloj
  • dum la unuaj monatoj ni multe promenis en beograda neĝo
  • kiam venis printempo, mi jam povis rulumi sur la lito kaj "promeni" en bankuvo
  • mi estis iom pli ol duonjara, kiam ni havis grandan feston kun multe da amikoj kaj parencoj
  • poste ni translokiĝis al nova lando kaj mi devis lerni rampi por povi pli bone esplori la novan apartamenton
  • tiu rampado estas tre laciga afero, la lakto de mama ne plu sufiĉis kaj mi komencis manĝi aliajn aĵojn (ĉefe rizkeksojn kaj avokadon)
  • ankaŭ miaj unuaj vortoj rilatis al manĝaĵo - Njam-njam
  • antaŭ ĉ 3 monatoj, mi komencis leviĝi mem kaj iom post iom paŝi ĉe la mebloj
  • mi ŝatas muzikon kaj bone dancas laŭ ĝia ritmo
  • kiam ni promenas aŭ rigardas tra la fenestro, ofte mi vidas hundojn, kaj ili aperas eĉ en mia bildolibro, tre interese! mi lernis rekoni ilin kaj paroli ilian lingvon - Vuf-vuf
  • nun, kiam mi iĝis granda, mi ŝatas kisi kaj brakumi etajn bebojn, eĉ permesas al ili tiri mian hararon
  • hieraŭ mi faris la unuan memstaran paŝon kaj "nazblovis" en naztukon, ĝuste tiel kiel papa faras
  • miaj plej ŝataj ludoj estas paroli telefone Haaaajdajajajdaj, kaŝiĝi kaj rigardi de malantaŭ mebloj Vid-vid kaj brakumi, senvesti, ĵeti, tiri ks mian pupon.

Nun mi antaŭĝojas novan vintron, kaj certe skribos al vi pli kiam ĝi finfine decidos veni al Svedio!

Unua naskiĝtago