2007-05-27

Somero venis!

La somero alvenis ankaŭ al Svedio, finfine. Ni pasigas multe da tempo ekstere, kaj eĉ faris unuan ĉi-jaran strandekskurson per bicikloj. Survoje ni salutis grupon de bovinoj, kaj alveninte tien manĝis glaciaĵon, dividis panon kun birdoj, trovis kajton kaj ludis per ĝi...

6 comments:

Anonymous said...

Cxu en Svedio jam estas la Somero ? Gxis kiam estas la Primavero ? A.., do, sed ankaux en Japanio ekde Junio eble estas la Somero.
Japanio ekde nun estas la pluvsezono. Post la pluvsezono, dum la Somero en Japanio dauxros tiaj tagoj, kiaj la temperaturo estos pli ol 30 gradoj laux celsiuso.
Kiel varme estas temperaturo en la Somero en Svedio ?

Mia filino ne amis iradi al infangxardeno, sed lastatempe tiaj tagoj multigxi, kiaj sxi iras tie gxoje.

Iva kaj Dag Mio said...

Saluton, meduzo!

Kalendre somero venos al Svedio nur la 22an de junio, sed lau la vetero ghi jam venis.

Ankau Iva ne shatis iri al inganghardeno komence, sed dum la lastaj semajnoj mem volas iri tien, kaj apenau povas atendi matene ke ghi malfermighu. Agrablas vidi ke shi bone fartas tie :-)

Kiom agha estas via filino?

Anonymous said...

Resulton.
Mia filino estas 4 jaragxa.
Hodiaux sxi ludis kun argilo, sxi diris "ankaux morgaux ABSOLUTE mi iros al gxardeno !".

En japanio relative kurioze, la infangxardeno, al kiun mia filino iradas, havas (Rudolf) Steinerism-eduki-direkton. Sed gxi estas ne rigora.

Iva kaj Dag Mio said...

Interese! En Svedio la Waldorf (Rudolf Steiner) pedagogiko estas tre populara. Mi pensas ke Iva irus al tia infanghardeno se ghi ekzistus proksime de ni, sed char ne estas, shi iras al Montessori-vartejo.

Anonymous said...

Re.
Ankaux, por mi interesa aferoj.
Infangxardenoj laux la Montessori-metodo estas ne tre rara, sed ne multa, en Japanio.
En Japanio, prakti Montessori-paedagogie-metodon estas doni multajn "taskojn per manojn" al infanojn. Tial infanojn farigxas manlerta certe. Kaj Gxarden-instruistoj estas ciam sxargxita por lerni novajn taskojn. Sinjorino Montessori okazigas tiajn kursojn okazigas multe en Japanio. Mi auxdis tiel.

Anonymous said...

Mia filino en majo 2007.
http://www.amikumu.com/photos/show/4052