2007-01-09

Novjaro en Ĉaĉak

Preskaŭ tuj post Hofors ni vojaĝis al Serbio, por i.a. tie bonvenigi la novan 2007. Iva iom malsanis komence de la vojaĝo kaj plejparton da tempo pasigis aŭ sur brusto aŭ ŝultroj de Hokan, aŭ mamsuĉante ĉe Sonja, sed post la resaniĝo pli kaj pli ĝuis la tempon. La geavoj kaj onklo Ogo havis ŝancon reproksimiĝi kun la etulino, kaj ŝi unuafoje ekde kiam ŝi ekparolis renkontis infanojn kiuj ne parolis la svedan kaj sensukcese provadis uzi tiun lingvon unue kun duongermanaj-duonserbaj denaskaj esperantistinoj Milena, Suna kaj Dalila, kaj poste kun siaj serbaj kuzinoj Irena kaj Sanja.
Noktomezo!
Ŝanĝas vindotukon
Mamnutras
Ankaŭ baka faris por mi ĉevalon!
Kaj Djurdja ŝatas ĝin
Kun Dalila kaj Milena
Kun Suna kaj Betti
Ĉi tio ripetiĝis plurfoje ĉiutage
Novtonditaj Sonja kaj Iva, dum parencvizito

No comments: