2006-11-30

Bebo Iva

Antaŭ du-tri semajnoj Iva unuafoje estis vom-malsana kaj pro tio tre malforta. Tial ŝi pasigis du tagojn en nia sino, kiel kiam ŝi estis bebo. La sola kion ni povis fari esti legi librojn kaj aŭskulti muzikon.

Ĉu pro tiu malsano aŭ ligite al ludado ke ŝi estas graveda, Iva nun kutimas foje deklari sin bebo, insiste voli eniri sub la ĉemizon de Sonja (tutkorpe, sur la foto Sonja havis tro malgrandan ĉemizon) kaj mamsuĉi. Kiam ŝi finmamsuĉas, ŝi "naskiĝas" kun tre bubeca rido.

No comments: