2006-05-10

Bela vetero kaj nova biciklo = perfekta kombino

3 comments:

Anonymous said...

Juppi, novaj fotoj!
Nekredeblas kiom Iva jam kreskis!

Mi ŝatas vidi ke ne nur Iva sed ankaŭ Sonja uzas kaskon.
Mi kutime miras kiam gepatroj altrudas al siaj infanoj vesti kaskon sed mem ne faras tion; do vi estas bona ekzemplo! ;)

Amikajn salutojn de Carolin

Iva kaj Dag Mio said...

:-)

Dankon por la komento!

Jes, ankaŭ por ni sentiĝus strange devigi al Iva uzi kaskon aŭ malpermesi al ŝi manĝi dolĉaĵojn ks, se ni mem (ne) faras tion. Sed foje estas malfacile...

Kio nova ĉe vi?

Anonymous said...

Nu, la vetero finfine pliboniĝis, tiel ke oni pli multe povas eksterumi, tion mi ĝuas, kaj cetere - neniuj gravaj novaĵoj. Mi studadas, rekomencis praktiki pianon (ankaŭ kadre de studado) kaj vere reekŝatas tion, kaj la venontan semajnon mi finfine vizitos mian familion.
Do, kiel diras urseto: "Ĉio enordas, povas nur esti, ke mia ventro iom kreskis dumtempe" ;)

Salutojn de Carolin