2008-11-01

Transloĝiĝtagoj

Pro akvotubkrevo en nia apartamento, necesis fopreni, sekigi sub ili kaj meti novajn plankojn en ĉiuj ĉambroj krom unu. Tio faris ke ni devis portempe transloĝiĝi al alia, malpli granda apartamento kaj la solan ĉambron en kiu malnova planko povis resti, ni plenigis per aĵoj kiujn ni ne nepre bezonis en la nova loĝejo.

No comments: