2008-10-07

Evoluo

La evoluo de Iva nuntempe apenaŭ priskribeblas pervorte, kaj tutcerte nedemonstreblas surfote. Similo validas pri ĉiuj sonoj, mienoj kaj socia maturiĝo de Dag Mio, sed la jenon ni sukcesis ankaŭ bilde dokumenti:
Unue li malkovris siajn piedojn,
poste ankaŭ komencis forpreni ŝtrumpetojn.
Kiu volas kuŝi en sia lulilo,
kiam eblas ankaŭ sidi kaj ronĝi la ursetojn?
Stari facilas, se oni nur kliniĝas al ekz kruroj de panjo.
Kaj strange estas ne plu esti la plej eta!
A ha, per manoj ankaŭ eblas teni aĵojn
kaj ludi per ili.
Unua kaj lasta gustumo de botellakto ne estis tre sukcesa,
sed kukumo (kaj avokado, kaj pano) tre bongustas.

1 comment:

Anonymous said...

Nian avokadon ĉiam formanĝas panjo! :)