2006-12-28

Plia Kristnasko en Hofors

Famili-fotoj:

Ĉi-jare Kristnasko pasis senneĝe, sed anstataŭ skii ni povis promeni, fajrumi kaj glitkuri surlage. Iva iom timis glacion, sed la ceteraj ĝuegis.

Kaj kompreneble donacoj: krom la Pippi-ĉemizo, pantalonoj, amaso da alia vestaĵo, sia unua mondmaparo ktp, Iva ankaŭ ricevis lignan ĉevalon kiun mem faris farfar kaj pupportosakon de najbaroj.

No comments: