2006-10-10

Lingvoevoluo (priskribita de Sonja)

Jen resumo de la ĝisnuna lingvoevoluo de Iva. Ekde kiam ni decidis translokiĝi al Svedio, Hokan parolas al Iva ĉiam esperante, krom kiam ĉeestas aliaj svedoj kiuj ne regas la lingvon. Mi parolas al ŝi ĉiam serbe kaj aldone esperante aŭ svede, se mi volas ke iu alia komprenu. Hokan kaj mi plej ofte parolas inter ni Esperanton, kaj la ĉirkaŭaĵo plejparte la svedan. Iva pasigas 5 oble 6 horojn semajne en svedlingva infanvartejo.

10-11-monata - diras unuajn onomatopeajn vortojn njam-njam, v(u)f-v(u)f kaj ne, mama
12-monata - diras ankaŭ kelkajn simplajn, ĉefe samsilabajn vortojn kiel papa
16-monata - lernas plurajn personajn nomojn, i.a. la sian, plurajn vortojn povas diri en 2-3 diversaj lingvoj, "vorteksplodo"
17-18-monata - du-vortaj frazoj, kelkdeko da vortoj
20-monata - unuaj prepozicioj (pli DA akvo, sveda en ks), 3-vortaj frazoj (Iva kiki mama), komencas distingi lingvojn laŭ personoj, plej multon povas diri en 2-3 lingvoj sed ankoraŭ miksas diversajn lingvojn en sama frazo (ĉar ne scias ĉiujn vortojn en samalingvo), ekuzas la (ankaŭ kun ne-E-aj vortoj kaj i.a. kun verboj)
21-monata - kelkcentvortoj, 4-vortaj frazoj (ĉefe en la sveda, Hanna sitter i vagnen, Julia kommer hem snart), svedaj verbnegacio (inte) kaj foje pluralo, provas kanti diversajn kantetojn por infanoj ne nur per movoj kaj melodio sed ankaŭ per vortoj

Ĝis antaŭ du monatoj ŝi klare pli bone komprenis Esperanton kaj la serban ol la svedan, sed simile multe parolis serbe kaj svede kaj iom malpli esperante (kvankam ĝin ŝi plej multe aŭdis!). Nun la sveda jam estas klare plej forta parole kaj pri pluraj temoj ankaŭ komprene. Ni esperas ke ŝi tamen daŭrigos uzi ĉiujn tri lingvojn.

2 comments:

Anonymous said...

Tre interesa Sonja...Vi scias ke mi tre interesigxas pri lingvoj kaj periodo de lerni lingvojn. Mi pensas pro kio Iva ne parolas esperanton kvankam gxin sxi plej multe audas...Kion vi opinas Sonja?

Cxion bonan kaj kisoj:)
asli de ankara

ivanmilke said...

molimo prevod na josh neki jezik
engleski srpski...