2005-12-03

Iva 1-jara

Pasis jam pli ol unu jaro ekde kiam mi naskiĝis, kaj mama ne plu povas diri:"Antaŭ nur jaro ŝi ankoraŭ estis en la stomako!".
Jen kio okazis dum tiu jaro:
  • mi naskiĝis je la 7.25 kaj tuj manĝis unuafoje
  • en la naskejo mi restis dum tri tagoj, kaj ni dividis ĉambron kun tri aliaj beboj kun patrinoj
  • hejme, malgraŭ tio ke estis vintro, konstante ĉirkaŭ mi estis miaj amikoj, kokcineloj
  • dum la unuaj monatoj ni multe promenis en beograda neĝo
  • kiam venis printempo, mi jam povis rulumi sur la lito kaj "promeni" en bankuvo
  • mi estis iom pli ol duonjara, kiam ni havis grandan feston kun multe da amikoj kaj parencoj
  • poste ni translokiĝis al nova lando kaj mi devis lerni rampi por povi pli bone esplori la novan apartamenton
  • tiu rampado estas tre laciga afero, la lakto de mama ne plu sufiĉis kaj mi komencis manĝi aliajn aĵojn (ĉefe rizkeksojn kaj avokadon)
  • ankaŭ miaj unuaj vortoj rilatis al manĝaĵo - Njam-njam
  • antaŭ ĉ 3 monatoj, mi komencis leviĝi mem kaj iom post iom paŝi ĉe la mebloj
  • mi ŝatas muzikon kaj bone dancas laŭ ĝia ritmo
  • kiam ni promenas aŭ rigardas tra la fenestro, ofte mi vidas hundojn, kaj ili aperas eĉ en mia bildolibro, tre interese! mi lernis rekoni ilin kaj paroli ilian lingvon - Vuf-vuf
  • nun, kiam mi iĝis granda, mi ŝatas kisi kaj brakumi etajn bebojn, eĉ permesas al ili tiri mian hararon
  • hieraŭ mi faris la unuan memstaran paŝon kaj "nazblovis" en naztukon, ĝuste tiel kiel papa faras
  • miaj plej ŝataj ludoj estas paroli telefone Haaaajdajajajdaj, kaŝiĝi kaj rigardi de malantaŭ mebloj Vid-vid kaj brakumi, senvesti, ĵeti, tiri ks mian pupon.

Nun mi antaŭĝojas novan vintron, kaj certe skribos al vi pli kiam ĝi finfine decidos veni al Svedio!

No comments: