Hodiaŭ estis dua datreveno de nia nuptofesto. Bonŝance la gepatroj de Sonja memorigis nin pri tio, kaj do ni havis bonan okazon festmanĝi kun amikoj sur la belvida teraso de "Hermans".
Unu el ŝatataj ludoj de Iva estas meti ian tukon aŭ kovrilon super la kapo kaj ŝajnigi esti fantomo dirante "Buuuuaaahaaaahaaaahaaahaaaaaaaaaaaaaaaaaaaa!".
Iva daŭre tre interesiĝas pri ŝuoj, kvankam iom malpli ol antaŭ ekz unu jaro. En la sekvaj fotoj ŝi montras siajn novajn ŝuojn antaŭ ol ekiri al lagostrando.