Dag Mio lernis uzi kurbiciklon. Li havas tute alian teknikon por bremsi en deklivoj ol Iva havis:
- Ŝi bremsis per konstanta premo de dekstra antaŭa ŝuparto, tenante la dekstran piedon iom malantaŭ la selo, kun faldita genuo.
- Li bremas surpaŝante rapide kaj alterne per tutaj ŝuoj, tenante ambaŭ piedojn tiel longe antaŭe kiel eblas, kun rektaj genuoj.
2010-08-15
2010-08-14
Iva naĝas!
Ĉi-somere Iva lernis iomete naĝi. Pli ol 30 "remojn" per la brakoj ŝi povas fari, kaj ĉ. 10 metrojn senprobleme naĝi. Ŝi ankoraŭ ĉiumaniere evitas meti la vizaĝon sub la akvon, sed ne plu same ĝeniĝas se tio hazarde okazas.
2010-07-31
Gastoj el Serbio
Ĉi tiu somero estas la unua ekde kiam serbaj civitanoj povas senvize vojaĝi al EU, kaj pluraj amikoj utiligis tion por unuafoje viziti nin. Ili ne nur igis nian someron eĉ pli agrabla kaj memorinda, sed ankaŭ faris belajn fotojn.
Milana kaj Dušan:
Milica, Peđa kaj Jovana:
Milana kaj Dušan:
Parkteatro en Vinterviken: |
Mio provas devigi Milana manĝi pometojn: |
"Innan pesten bryter ut"![]() |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Milica, Peđa kaj Jovana:
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
2010-07-23
Fagerberget
Finfine ni vizitis paŝtistan dometaron en Dalarna en svedio, kie pappa Hokan kaj liaj amikoj pasigis multajn somerojn.
Subscribe to:
Posts (Atom)