2007-08-06

Vizitoj el Serbio

Promeno kun Ivana
Dum la sama promeno ni renkontis erinacon
Mirteloj kun baka
La samo, de malantaŭe
Bonegas ricevi tutan mirtel-branĉeton
Pedja kaj Iva pentradas ontan breton

2007-07-17

Litovio

Meze de junio ni ĉiuj tri estis en Kaunas en Litovio kaj lernu!/E@I-kunsidis tie. Survoje hejmen Iva en unu ludilvendejo trovis gitareton:
kaj en la flughaveno amikiĝis kun unu litova knabino kaj senprobleme interkomunikiĝis kun ŝi kaj ŝia familio, malgraŭ manko de komuna lingvo!

2007-06-25

Juni-backen: la mondo de Astrid Lindgren

Frej, Iva kaj Ella rajdas ĉevalon de Pippi
Mamma Mu
Populara glitejo

2007-06-18

Antaŭ du jaroj...

Hodiaŭ estis dua datreveno de nia nuptofesto. Bonŝance la gepatroj de Sonja memorigis nin pri tio, kaj do ni havis bonan okazon festmanĝi kun amikoj sur la belvida teraso de "Hermans".

2007-06-10

Surstrande

Unu el ŝatataj ludoj de Iva estas meti ian tukon aŭ kovrilon super la kapo kaj ŝajnigi esti fantomo dirante "Buuuuaaahaaaahaaaahaaahaaaaaaaaaaaaaaaaaaaa!".

2007-06-08

Novaj ŝuoj

Dekstra:
Kaj maldekstra:
Nun al la strand'!
Iva daŭre tre interesiĝas pri ŝuoj, kvankam iom malpli ol antaŭ ekz unu jaro. En la sekvaj fotoj ŝi montras siajn novajn ŝuojn antaŭ ol ekiri al lagostrando.