2006-02-08

Komenton, ni petas! Коментар молимо! Comment, please!

Српски доле / English bellow

Nun, preskaŭ jaron post ni komencis, ni povas diri ke fari ĉi tiun blogon estas temporaba, sed ĝojiga okupo. Daŭre surprizas nin aŭdi kiu nova trovis ĝin. Antaŭ iom da tempo ni eĉ spertis amuzan kaj ĝojigan renkontiĝon dank' al ĉi tiu blogo:
En trajnstacidomo de Upsalo, ne tiom granda sveda urbo, ekscitita nekonata virino aliris nin per vortoj: "Ĉu eblas? Mi konas vin!! Vi estas Iva, Hokan kaj Sonja!" Montriĝis ke ŝi estas onklino de turka knabino Asli, kaj ke Asli, kiu eklernis Esperanton antaŭ pli ol 4 jaroj en nia kurso en Turkio kaj kiun ni lastfoje vidis en 2003, sendis al ŝi ligilon al ĉi tiuj fotoj.
Nun ni tre scivolas kiuj estas la aliaj homoj kiuj legas ĉi tion. Kiu estas vi? Vi ĝojigus nin per komento al ĉi tiu afiŝo (ligilon vi trovas tuj malsupre). Antaŭdankon!

Прошло је готово годину дана откако смо покренули овај блог и мислим да сада можемо рећи да та "занимација" захтева прилично времена, али нам и даје пуно. Нпр, пре неког времена нам смо имали забаван сусрет захваљујући блогу:
На железничкој станици у Упсали, невеликом шведском граду, нам је пришла узбуђена непозната жена са речима:"Је ли могуће? Па ја вас познајем!! Ви сте Ива, Хокан и Соња!" Испоставило се да је она Аслина тетка и Асли, која је пре више од 4 године била на нашем Есперанто-курсу у Турској и коју смо последњи пут видели 2003, јој је послала линк на наше фотке.
Сад смо постали врло радознали ко су други људи који читају ово што пишемо. Ко си ти? Коментар на овај пост би нас врло обрадовао, а да би га оставили једноставно кликните линк "komento(ј)" овде испод. Хвала!

Now, almost a year after we started this blog, we can say that it takes a lot of time, but gives a lot of pleasure as well. We still get surprised about new people who've found it. Some time ago we had funny and pleasent meeting thanks to the blog:
On the train station in Uppsala, a not so big Swedish town, an excited unknown women approached us with the words: "Can this be true? I know you!! You are Iva, Hokan and Sonja!" It appeard that she is Asli's aunt, and that Asli, who was participant in our Esperanto course in Turkey more than 4 years ago and whom we haven't met since 2003, has sent her link to these photos.
That made us very curious about other people visiting this page. Who are you? A comment to this post would make us very happy, and you can leave it by following the link "komento(j)" just bellow. Thanks!

13 comments:

Anonymous said...

Redovno uzivamo gledajuci slicice Ive kako raste i uvek se cudimo kako se kroz slike oseca koliko ljubavi ima u vasoj maloj porodici :)
Veliki cmok
Snezana, Dorotea i Pedja

Anonymous said...

Mi estas Elisabeth kaj havas la ligon de Karulin, germana knabino kiu konas Sonjan. Mi jam vidis vin ambaŭ en kelkaj Esperanto-renkontiĝoj, sed ne scias ĉu ni jam iam persone parolis unu kun la alia.

Vidu mian paĝaron:
http://esperelli.blogspot.com/

ivanmilke said...

Ciao ljudi, Ivan ovde.
Odushevio sam se kad sam video koliko linkova ima na razne bebecone. Bash lepo shto ste Ika-Beku uvsrstili u jedno tako fino internacionalno drushtvance. Pozdrav svima, radujemo se susretu sledeceg meseca

Nigramonto said...

Resaluton, karaj!
Plezure mi retajpas al vi. Mi tage vizitas la paĝon LERNU, do vizitinte ĝin vi estis konektata. Mi legis vian prezentadon kaj akcetis koni la taglibro de Iva. Dankon.
Dio benu vin!

Anonymous said...

Mi estas Carolin, lastfoje ni vidis nin en Sarajevo, laŭ mia memoro. :)

Iva kaj Dag Mio said...

Hvala svima, dankon al ĉiuj!

Anonymous said...

saluton, mi estas Marteno, kaj mi ricevis tiun ĉi ligilon kun la peto de Hokan skani artikolon el malnova revuo (tion mi ĵus faras) :) mi tre ĝojas revidi vin ĉiujn post longa tempo, almenaŭ per fotografaĵoj, kaj mi ankaŭ ĝojas ke vi tiel bone fartas kaj Iva tiel bele kreskas -- mi memoros reveni ĉi tien kaj rerigardi -- ĉion bonan :)

Anonymous said...

Saluton de Probal (en la identiga sistemo mi restos "anonima" por ne foruzi tempon en tiu proceduro); estis ghojige revidi Ivulinon -- kaj la neghon, kiu iom mankas al mi :-). Che ni la somero jam sojlas. Ekde hodiau nia adoleska filo Abir skribas ekzamenojn; ili finighos en la 22a de marto; post la deklarigho de la rezultoj, li estos ... abituriento! Mi klare kaj plezure memoras liajn ghojojn de unujara, dujara knabeto. Kaj, kvankam la neghon mem li ne spertis, li ja estis du monatojn en Montrealo, _tuj_ post la negho en 1997, kaj tre ghuis la nordan naturon -- ne malsimilan al tiu che vi! Bondezirojn al vi chiuj...de Probal, Malasree, Abir

Anonymous said...

Saluton!

Mi estas Oleg, via amiko el Rusio kaj espereble baldaux via samlandano! ;-p Mi konis tiun cxi blogon ankoraux en gxia malnova loko cxe vikio, kaj mi hazarde malkovris gxin tiam, trarigardante novajn sxangxojn en la vikio. :-)

Mi skribas por protesti diskriminacion de la sveda lingvo kaj petas svedigi la supran anoncon (jam en la serba-kroata, angla kaj internacia lingvoj). ;-))))

Plej sincere amike via,

Oleg

Anonymous said...

Saluton el Litovio. Mi estas Jevgenij. Belaj fotoj! De tempo al tempo mi vizitas tiujn cxi pagxojn por vidi, kiom granda estas nun Iva. :-) Kisojn al sxi.

Anonymous said...

Kisoj de Turkio :)
asli

Bård said...

Mi estas Bord el Norvegio, kaj kompreneble sekvas la evoluon de la Iva vivo. Iel la ekhavo de propraj infanoj altigas la intereson pri etuloj ghenerale ;-)

Shi ja shajnas vere charma, espereble ni chiuj renkontighos post ne tre longe.

Bord Hekland

Anonymous said...

Kiom ŝi kreskis! Ŝajnas al mi nur hieraŭ, ke vi anoncis ŝian naskiĝon...Kiel bela filino!

Tre kore salutas
Koos SCHARROO